Zorba, la greko | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Zorba the Greek, Αλέξης Ζορμπάς |
Originala lingvo | angla lingvo • greka lingvo |
Kina aperdato | 1964, 16 dec. 1964, 14 dec. 1964, 26 mar. 1965 |
Ĝenro | filmo bazita sur romano, drama filmo, muzika filmo |
Kameraado | Walter Lassally |
Reĝisoro(j) | Michael Cacoyannis |
Produktisto(j) | Michael Cacoyannis |
Scenaro | Nikos Kazantzakis • Michael Cacoyannis |
Filmita en | Grekio |
Loko de rakonto | Grekio |
Muziko de | Mikis Theodorakis |
Rolantoj | Anthony Quinn • Irene Papas • Lila Kedrova • Alan Bates • Sotiris Moustakas • Yorgo Voyagis • Giorgos Fountas • Pia Lindström • Eleni Anousaki • Anna Kyriakou • George P. Cosmatos |
Produktinta firmao | 20th Century Studios |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Zorba, la greko estas brit-greka komedi-drama filmo de 1964, verkita, produktorita, reĝisorita kaj muntita de la kipra Miĥalis Kakojannis, bazita sur la romano Vivo kaj aventuroj de Aleksis Zorbas (greke Βίος και Πολιτεία του Αλέξη Ζορμπά: Víos kai Politeía tou Aléxē Zorbá) de Nikos Kazantzakis.
Protagonistigita de Anthony Quinn, Alan Bates, Irene Papas kaj Lila Kedrova, la historio rakontas la konflikton inter la du ĉefaj roluloj, nome Zorba kaj Basil, kiuj reprezentas la homan konflikton inter la pasio kaj la racio, nome la kognan duecon propra de la homaro.
La filmo estis nomumita al sep Oskar-premioj, el kiuj li atingis tri premiojn: nome al plej bona duaranga aktorino por Kedrova, plej bona blankanigra fotaro por Walter Lassally kaj plej bona arta reĝisorado de blankanigra filmo por Vassilis Fotopulos. La danco de la protagonisto en lasta sceno iĝis popola greka ikono post la premiero de la filmo, poste nomita sirtaki kaj sukcesa altiro por turistoj.