La 10-a arondismento (franceXe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno. Laŭ la stato de 2022 en la arondismento vivis 81 926 loĝantoj sur areo de 2,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 348 loĝantoj/km².
La 10-a arondismento ankaŭ entenas la plej grandan parton de la kanalo Saint-Martin, kiu kunigas la riveregon Sejnon kun la areo nordoriente de Parizo.