La 14-a arondismento (franceXIVe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, kaj laŭ la stato de 2022 en la arondismento vivis 137 581 loĝantoj sur areo de 5,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 481 loĝantoj/km².
La arondismento entenas la plej grandan parton de la kvartalo Montparnasse, kiu estas tradicie antaŭ longe areo kun multaj artistoj aŭ bretondevenaj loĝantoj. Sed la areo estas hodiaŭ pli konata pro la altega turo Montparnasse kaj pro la apuda staciodomo gare Montparnasse.