2-Metil-1-butanolo | |||
Plata kemia strukturo de la 2-Metil-1-butanolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Metil-1-butanolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 137-32-6 | ||
ChemSpider kodo | 8398 | ||
PubChem-kodo | 8723 | ||
Merck Index | 15,6104 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun maldolĉa akra odoro | ||
Molmaso | 88.148 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.8152g cm−3 | ||
Fandpunkto | -117.2 °C | ||
Bolpunkto | 127.5 °C | ||
Refrakta indico | 1,4104 | ||
Ekflama temperaturo | 50 °C | ||
Memsparka temperaturo | 385 °C | ||
Acideco (pKa) | 19.20 | ||
Solvebleco | Akvo:36 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2890 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R10 R20 R37 R66 [1] | ||
Sekureco | S24/25 S46 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H315, H332, H335[2] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P312, P321, P332+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
2-Metil-1-butanolo estas organika komponaĵo, primara alkoholo kaj senkolora likvaĵo kun maldolĉa akra odoro, nature trovata en fruktoj tiaj kiaj vinberoj, pomoj kaj tomatoj. Ĝi uzatas kiel solvanto kaj peranto en manufakturo de aliaj kemiaĵoj. Ĉar nuntempe benzino konsistas je tre bone kombinita miksaĵo da komponaĵoj, probable estas ke la estonto-generacia brulaĵo ankaŭ estos miksaĵo kaj la kvin-karbona alkoholo 2-metil-1-butanolo, ankaŭ konata kiel aktiva amila alkoholo, eble estos signifoplena komponaĵo.
Antaŭe, 2-metil-1-butanolo estis konsiderata malpli grava produkto trovata en biero, vino kaj aliaj fermentitaj drinkaĵoj. Tio okazis pro la ĉeesto de pluraj enzimoj konataj kiel piruvataj senkarboksilazoj trovataj en gistoj, Saccharomyces cerevisiae, uzataj por fermentado de alkoholaj drinkaĵoj, kelkaj el kiuj kapablas katalizi la senkarboksiligon de 2-keto-acidoj pli grandaj ol la piruvato, ĉefe tiujn 2-keto-acidojn partoprenantajn en la sintezo de branĉohavaj aminoacidoj.
Enzimoj piruvataj senkarboksilazoj konvertas ĉi-2-keto-acidojn en aldehidojn, kiuj tiam reduktiĝas al alkoholoj dum posta etapo uzante la enzimo alkohola senhidrogenazo. Ĝis tiam, la uzo de tiuj pli altaj alkoholoj kiel bio-fuelo ne estis konsiderataj promesplenaj. Neniu raporto estis elmontrinta la troproduktiĝo de 2-metil-1-butanolo ekde la glukozo fare de mikro-organismoj.
La produktado de pli densaj alkoholoj ekde aminoacidaj antaŭuloj en la Escherichia coli finfine elmontris bonan sukceson. Bonaj rezultoj venas el la uzo de la izoleŭcino-biosinteza vojo aparte en la sintezado de la 2-keto-metil-valerato (KMV), kiu poste konvertiĝas al 2-metil-1-butanolo pere de la promesplena 2-keto-acida senkarboksilazo kaj alkohola senhidrogenazo.[3]