Bonvolu ne konfuzi... | |
Ili estas izomeroj sed la unua prezentas la hidroksilon en la tria karbono de la amila kateno (sekundara karbono) dum la dua prezentas la hidroksilon sur terciara karbono. |
3-Pentanolo | |||
Plata kemia strukturo de la 3-Pentanolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la 3-Pentanolo | |||
3-Pentanolo troviĝas en la pomoj. | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 584-02-1 | ||
ChemSpider kodo | 10947 | ||
PubChem-kodo | 11428 | ||
Merck Index | 15,7232 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora senodora likvaĵo | ||
Molmaso | 88.15 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.8203g cm−3 | ||
Fandpunkto | −8 °C | ||
Bolpunkto | 116 °C | ||
Refrakta indico | 1,4104 | ||
Ekflama temperaturo | 34 °C | ||
Memsparka temperaturo | 360 °C | ||
Acideco (pKa) | 18.18[1] | ||
Solvebleco | Akvo:55 g/L[2] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1870 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R 10 R20 R37 R66 R37/38 [3] | ||
Sekureco | S36/37 S46 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H315, H319, H332, H335[4] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
3-Pentanolo aŭ 3-amila alkoholo estas sekundara alkoholo, unu el la 8 izomeroj de la amila alkoholo, estigita per hidratigo de la amileno ekde krakita petrolo. La komerca produkto enhavas etajn kvantojn da izomeraj alkoholoj kun pli alta aŭ pli malalta denseco samkiel kelkaj poluaĵoj.
Du-etil-karbinolo estas vaste uzata kiel gustiga kaj flotiga agento por neferaj ercoj. Ĝi estas solvebla en organikaj solvantoj tiaj kiaj duetila etero, benzeno kaj etanolo sub meditemperaturo.
Ĝi estas biogena volatila organika kombinaĵo kaj uzata kiel reakcianto en sintezo de pura bromo-pentano por infra-ruĝaj normoj.[5]
Kemie, oni povas konstati, en la strukturo de la 3-pentanolo, la ekziston de du metilaj grupoj (-CH3) (sidantaj respektive en la karbonoj 1 kaj 5) samkiel du metilenaj grupoj (CH2-) (sidantaj respektive en la karbonoj 2 kaj 4) tute simetriaj. 3-pentanolo spertas tipajn reakciojn de la alifataj alkoholoj kun malaltaj molekulaj pezoj. Ĝi ne estas pli toksaj ol la aliaj amilaj alkoholoj.