Abatejo Hersfeld | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Reichsabtei Hersfeld, Fürstabtei Hersfeld, Stift Hersfeld | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||
blazono de la imperia abatejo Hersfeld en Siebmachers Wappenbuch | ||||||||||||||||||||||||||||||||
monaĥejo • religia komunumo | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | Hersfeld, Kastelo Eichhof
| |||||||||||||||||||||||||||||||
Areo:
|
400 km² ("7 kvadrataj mejloj", 1803)
| |||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| |||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
fondita de Lullo
| |||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
Reformacio kaj transformo al sekulara luterana princlando sub regado de Hesio-Kaselo
| |||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||
La Imperia abatejo Hersfeld aŭ Monaĥejo Hersfeld (latine Abbatia Hersfeldensis) estis benediktana abatejo en la nordhesia urbo (Bad) Hersfeld ĉe la rivero Fulda, en Germanio. La abatejo ekzistis de 769 ĝis 1606 kaj havis en tiuj 837 jaroj 66 abatojn. Centro de la monaĥeja vivo estas la monaĥeja preĝejo (germane Stiftskirche), unu el la plej grandaj romanikaj bazilikoj de la tuta mondo, hodiaŭ la plej granda romanika preĝeja ruino de Eŭropo. La preĝejo kaj la plejparto da monaĥejaj ejoj estis detruitaj dum la Sepjara milito en 1761. Hodiaŭ troviĝas sur la areo muzeo. Krome la komplekso servas por koncertoj. Literature-historie gravas la Breviarium Lulli, registro pri havaĵoj de la monaĥejo, interalie pro multaj unuaj mencioj de loknomoj.