Aborto

Elsuĉa aborto ses semajnojn post fruktiĝo).
1: Amnio
2: Embrio
3: Endometrio
4: Etendigilo
5: Suĉotubo
6: Konekto al suĉopumpilo

Aborto estas la frua eltiro de embrio aŭ de feto, kiu ne povas normale vivi ekster la ventro de sia patrino aŭ kiun la patrino ne deziras. Spontana aborto povas okazi pro malsano de la patrino aŭ de la infano nenaskita, aŭ pro akcidento. Artefarita abortigo estas medicina interveno celante eligon kaj morton de feto. La demando, ĉu aŭ ĝis kiu aĝo estonta patrino povas decidi pri ebla aborto, estas verve diskutata.

Aborto kiu okazas sen interveno estas konata kiel "spontana aborto" okazas en proksimume 30% ĝis 40% el ĉiuj gravedoj.[1][2] Kiam oni faras intencajn demarŝojn por finigi staton de gravedecon, oni nomas ĝin "artefarita abortigo", aŭ malplej ofte "intencita aborto", dum nemodifita simpla vorto aborto ĝenerale referencas al intencita aborto.[3][4] Oftaj kaj komunaj tialoj kiujn virinoj prezentas por havi aborton estas nasko-timo kaj limigo de familigrando.[5][6][7] Aliaj tialoj registritaj estas la sanzorgo al la patrino, malkapablo elteni fil(in)on, hejma perforto, manko de subteno, sento de troa juneco, deziro finkompletigi edukadon aŭ antaŭeniron de kariero, kaj ne esti kapabla aŭ deziranta kreskigi filon koncipita kiel rezulto de seksatencoincesto.[5][7][8]

Se farite laŭleĝe en evoluintaj socioj, intencita aborto estas unu el la plej sekuraj proceduroj en medicino.[9][10] Nesekura aborto - nome tiuj faritaj de personoj al kiuj mankas la necesaj profesiaj scioj kaj kapabloj, aŭ en netaŭgaj instalaĵoj en kiuj mankas resursoj . estas respondecaj de inter 5 kaj 13% de patrinaj mortoj, speciale en la evoluiĝantaj landoj.[11] Tamen, abortigaj medikamentoj kiuj estas mem-administritaj estas tre efektivaj kaj sekuraj laŭlonge de la unua trimestro.[12][13][14] Informoj el publika sansistemo montras, ke farado de sekura abortado laŭleĝa kaj alirebla malpliigas la indicojn de patrinaj mortoj.[15][16]

Modernaj metodoj uzas medikamentojnkirurgion por abortoj.[17] La drogo mifepristono kombinata kun prostaglandino ŝajne estas tiom sekura kaj efektiva kiel kirurgio dum la unua kaj dua trimestroj de gravedo.[17][18] La plej ofta kirurgia tekniko inkludas dilatdon de la uterkolo kaj uzado de suĉaspirilo.[19] Naskokontrolaj rimedoj, kiel la piloloenuteraj pesarioj, povas esti uzataj tuj post aborto.[18] Se farite laŭleĝe kaj sekure al virino kiu deziras ĝin, intencitaj abortoj ne pliigas la riskon de longdaŭrajn mensajn aŭ fizikajn problemojn.[20] Kontraste, nesekuraj abortoj faritaj de neprofesiaj individuoj, per netaŭga ekipaĵaro, aŭ en nesansistemaj instalaĵoj okazigas inter 22 000 kaj 44 000 mortojn kaj 6.9 milionojn da enhospitaligoj ĉiujare.[21] La Monda Organizaĵo pri Sano asertas, ke "aliro al laŭleĝa, sekura kaj kompleta abortozorgado, inkludante post-abortan zorgadon, estas esenca por la atingo de la plej altaj eblaj niveloj de seksa kaj reprodukta sanstato".[22] Historie, abortojn oni klopodis uzante kuracherbojn, akrajn ilojn, perfortajn masaĝojn, aŭ aliajn tradiciajn metodojn.[23]

Ĉirkaŭ 73 milionojn da abortoj oni faras ĉiujare en la mondo,[24] kaj el ili ĉirkaŭ 45% oni faras nesekure.[25] Abortindicoj ŝanĝiĝis malmulte inter 2003 kaj 2008,[26] antaŭ ili malpliiĝis dum almenaŭ du jardekoj kiam pliiĝis ankaŭ la aliro al la familiplanado kaj al naskokontrolado.[27] Je 2018, 37% el la virinoj de la tuta mondo havis aliron al laŭleĝaj abortoj sen limoj pri la tialo.[28] Landoj kiuj permesas abortojn havas diferencajn limojn pri kiom malfrue en gravedeco oni rajtas aborti.[29] Abortindicoj estas similaj inter landoj kiuj limigas aborton kaj landoj kiuj malferme permesas ĝin, kvankam tio okazas parte ĉar landoj kiuj limigas aborton tendencas havi pli altajn indicojn de nedezirita gravedeco.[30]

Tutmonde, estis ampleksa tendenco al pli granda laŭleĝa aliro al aborto ekde 1973,[31] sed restas debato pri rilato al moralaj, religiaj, etikaj, kaj juraj aferoj.[32][33] Tiuj kiuj kontraŭas aborton ofte argumentas, ke embrio aŭ feto estas persono kun rajto je vivo, kaj tiel ili egaligas aborton kun murdo.[34][35] Tiuj kiuj subtenas la laŭleĝecon de la abortorajto argumentas, ke temas pri la reproduktaj rajtoj de virinoj.[36] Aliaj favoras laŭleĝan kaj alireblan aborton kiel publika sansistema rajto.[37] Aborta juro kaj konsideroj pri la proceduroj estas diferencaj tra la tuta mondo. En kelkaj landoj aborto estas jurpermesita kaj virinoj havas la rajton elekti pri aborto.[38] En kelkaj areoj, aborto estas jurpermesita nur en specifaj kazoj kiel perforto, incesto, denaskaj difektoj, malriĉeco kaj risko por la sano de la virino.[39]

  1. (2012) The Johns Hopkins Manual of Gynecology and Obstetrics, 4‑a eldono, Lippincott Williams & Wilkins, p. 438–439. ISBN 978-1-4511-4801-5.
  2. How many people are affected by or at risk for pregnancy loss or miscarriage? (2013-07-15). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo, 2015. Alirita 14a de Marto 2015 .
  3. abortion. Arkivita el la originalo je 19a de Aŭgusto 2020. Alirita 5a de Aprilo 2019 .
  4. Abortion (noun). Oxford Living Dictionaries. Arkivita el la originalo je 28a de Majo 2018. Alirita 8a de Junio 2018 . “[mass noun] The deliberate termination of a human pregnancy, most often performed during the first 28 weeks of pregnancy”.
  5. 5,0 5,1 Bankole A, Singh S, Haas T (1998). "Reasons Why Women Have Induced Abortions: Evidence from 27 Countries". International Family Planning Perspectives. 24 (3): 117–127, 152. doi:10.2307/3038208. JSTOR 3038208. Archived from the original on 17 January 2006. "Worldwide, the most commonly reported reason women cite for having an abortion is to postpone or stop childbearing. The second most common reason—socioeconomic concerns—includes disruption of education or employment; lack of support from the father; desire to provide schooling for existing children; and poverty, unemployment or inability to afford additional children. In addition, relationship problems with a husband or partner and a woman's perception that she is too young constitute other important categories of reasons. Women's characteristics are associated with their reasons for having an abortion: With few exceptions, older women and married women are the most likely to identify limiting childbearing as their main reason for abortion. - Conclusions - Reasons women give for why they seek abortion are often far more complex than simply not intending to become pregnant; the decision to have an abortion is usually motivated by more than one factor."
  6. Chae S, Desai S, Crowell M, Sedgh G (1a de Oktobro 2017). "Reasons why women have induced abortions: a synthesis of findings from 14 countries". Contraception. 96 (4): 233–241. doi:10.1016/j.contraception.2017.06.014. PMC 5957082. PMID 28694165. "In most countries, the most frequently cited reasons for having an abortion were socioeconomic concerns or limiting childbearing. With some exceptions, little variation existed in the reasons given by women's sociodemographic characteristics. Data from three countries where multiple reasons could be reported in the survey showed that women often have more than one reason for having an abortion."
  7. 7,0 7,1 "The limitations of U.S. statistics on abortion". Issues in Brief. New York: The Guttmacher Institute. 1997. Arkivita el la originalo la 4an de Aprilo 2012.
  8. Stotland NL (Julio 2019). "Update on Reproductive Rights and Women's Mental Health". The Medical Clinics of North America. 103 (4): 751–766. doi:10.1016/j.mcna.2019.02.006. PMID 31078205. S2CID 153307516.
  9. Grimes DA, Benson J, Singh S, Romero M, Ganatra B, Okonofua FE, Shah IH (25 November 2006). "Unsafe abortion: the preventable pandemic". Lancet. 368 (9550): 1908–1919. doi:10.1016/S0140-6736(06)69481-6. PMID 17126724. S2CID 6188636. p. 1
    Citaĵo
     Unsafe abortion is a persistent, preventable pandemic. [...] By contrast, legal abortion in industrialised nations has emerged as one of the safest procedures in contemporary medical practice, with minimum morbidity and a negligible risk of death. 
  10. Raymond EG, Grossman D, Weaver MA, Toti S, Winikoff B (November 2014). "Mortality of induced abortion, other outpatient surgical procedures and common activities in the United States". Contraception. 90 (5): 476–479. doi:10.1016/j.contraception.2014.07.012. PMID 25152259. "Results: The abortion-related mortality rate in 2000–2009 in the United States was 0.7 per 100,000 abortions. Studies in approximately the same years found mortality rates of 0.8-1.7 deaths per 100,000 plastic surgery procedures, 0-1.7 deaths per 100,000 dental procedures, 0.6-1.2 deaths per 100,000 marathons run and at least 4 deaths among 100,000 cyclists in a large annual bicycling event. The traffic fatality rate per 758 vehicle miles traveled by passenger cars in the United States in 2007-2011 was about equal to the abortion-related mortality rate. Conclusions: The safety of induced abortion as practiced in the United States for the past decade met or exceeded expectations for outpatient surgical procedures and compared favorably to that of two common nonmedical voluntary activities."
  11. Preventing unsafe abortion. World Health Organization. Arkivita el la originalo je 23a de Aŭgusto 2019. Alirita 6a de Aŭgusto 2019 .
  12. Self-management Recommendation 50: Self-management of medical abortion in whole or in part at gestational ages < 12 weeks (3.6.2) - Abortion care guideline (en-US) (2021-11-19). Alirita 2023-09-21 .
  13. (Oktobro 2020) “Self-managed medication abortion outcomes: results from a prospective pilot study”, Reproductive Health 17 (1), p. 164. doi:10.1186/s12978-020-01016-4. 
  14. (Januaro 2022) “Effectiveness of self-managed medication abortion with accompaniment support in Argentina and Nigeria (SAFE): a prospective, observational cohort study and non-inferiority analysis with historical controls”, 'The Lancet. Global Health' 10 (1), p. e105–e113. doi:10.1016/S2214-109X(21)00461-7. 
  15. (Oktobro 2015) “Evidence supporting broader access to safe legal abortion”, International Journal of Gynaecology and Obstetrics 131 (Suppl 1), p. S56–S59. doi:10.1016/j.ijgo.2015.03.018. “A strong body of accumulated evidence shows that the simple means to drastically reduce unsafe abortion-related maternal deaths and morbidity is to make abortion legal and institutional termination of pregnancy broadly accessible. [...] [C]riminalization of abortion only increases mortality and morbidity without decreasing the incidence of induced abortion, and that decriminalization rapidly reduces abortion-related mortality and does not increase abortion rates.”. 
  16. (Januaro 2019) “Abortion laws reform may reduce maternal mortality: an ecological study in 162 countries”, BMC Women's Health 19 (1), p. 1. doi:10.1186/s12905-018-0705-y. 
  17. 17,0 17,1 (Majo 2022) “Medical methods for first trimester abortion”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2022 (5), p. CD002855. doi:10.1002/14651858.CD002855.pub5. 
  18. 18,0 18,1 (Septembro 2013) “A review of evidence for safe abortion care”, Contraception 88 (3), p. 350–363. doi:10.1016/j.contraception.2012.10.027. 
  19. "Abortion – Women's Health Issues".
  20. (2014) “Abortion”, BMJ 348, p. f7553. doi:10.1136/bmj.f7553. 220108457. 
  21. Induced Abortion Worldwide | Guttmacher Institute (2018-03-01). Arkivita el la originalo je 2018-03-01. Alirita 2023-06-23 .
  22. Abortion (angle). Arkivita el la originalo je 6 May 2021. Alirita 2021-04-14 .
  23. (2009) “1. Abortion and medicine: A sociopolitical history”, Management of Unintended and Abnormal Pregnancy, 1‑a eldono, Oxford: John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-1293-5.
  24. Abortion (angle). Arkivita el la originalo je 21a de Septembro 2022. Alirita 2022-09-21 .
  25. Worldwide, an estimated 25 million unsafe abortions occur each year. World Health Organization (28a de Septembro 2017). Arkivita el la originalo je 29a de Septembro 2017. Alirita 29a de Septembro 2017 .
  26. (Februaro 2012) “Induced abortion: incidence and trends worldwide from 1995 to 2008”, Lancet 379 (9816), p. 625–632. doi:10.1016/S0140-6736(11)61786-8. 27378192. “Because few of the abortion estimates were based on studies of random samples of women, and because we did not use a model-based approach to estimate abortion incidence, it was not possible to compute confidence intervals based on standard errors around the estimates. Drawing on the information available on the accuracy and precision of abortion estimates that were used to develop the subregional, regional, and worldwide rates, we computed intervals of certainty around these rates (webappendix). We computed wider intervals for unsafe abortion rates than for safe abortion rates. The basis for these intervals included published and unpublished assessments of abortion reporting in countries with liberal laws, recently published studies of national unsafe abortion, and high and low estimates of the numbers of unsafe abortion developed by WHO.”. 
  27. (Septembro 2007) “Legal abortion worldwide: incidence and recent trends”, International Family Planning Perspectives 33 (3), p. 106–116. doi:10.1363/3310607. 
  28. Induced Abortion Worldwide. Guttmacher Institute (2018-03-01). Arkivita el la originalo je 23a de Februaro 2020. Alirita 2020-02-21 . “Of the world's 1.64 billion women of reproductive age, 6% live where abortion is banned outright, and 37% live where it is allowed without restriction as to reason. Most women live in countries with laws that fall between these two extremes.”.
  29. (Julio 2010) “Critical gaps in universal access to reproductive health: contraception and prevention of unsafe abortion”, International Journal of Gynaecology and Obstetrics 110 (Suppl), p. S13–S16. doi:10.1016/j.ijgo.2010.04.003. 40586023. 
  30. Unintended Pregnancy and Abortion Worldwide (angle) (2020-05-28). Arkivita el la originalo je 23a de Februaro 2020. Alirita 2021-03-09 . “Abortion is sought and needed even in settings where it is restricted—that is, in countries where it is prohibited altogether or is allowed only to save the women’s life or to preserve her physical or mental health. Unintended pregnancy rates are highest in countries that restrict abortion access and lowest in countries where abortion is broadly legal. As a result, abortion rates are similar in countries where abortion is restricted and those where the procedure is broadly legal (i.e., where it is available on request or on socioeconomic grounds).”.
  31. . Roe Abolition Makes U.S. a Global Outlier (en-US) (2022-06-24). Alirita 2023-10-20 .
  32. (2010) Medical ethics and humanities. Sudbury, MA: Jones and Bartlett Publishers. ISBN 978-0-7637-6063-2.
  33. (2009) “Bioethics a nursing perspective”, Confederation of Australian Critical Care Nurses Journal 3 (4), p. 24–30. “Although abortion has been legal in many countries for several decades now, its moral permissibilities continues to be the subject of heated public debate.”. 
  34. "What do 55 million people have in common?", Fox News, 18a de Oktobro 2013.
  35. "Abortion: Murder, or Medical Procedure?", The Huffington Post, 18a de Marto 2014.
  36. (2013) Reproductive freedom, torture and international human rights: challenging the masculinisation of torture. Hoboken, NJ: Taylor & Francis. ISBN 978-1-135-11522-7. OCLC 869373168.
  37. Åhman, Elisabeth. (2007) Unsafe abortion: Global and regional estimates of the incidence of unsafe abortion and associated mortality in 2003, 5‑a eldono, World Health Organization. ISBN 978-92-4-159612-1.
  38. Fabiola Sánchez, Megan Janetsky, Mexico decriminalizes abortion, extending Latin American trend of widening access to procedure, Associated Press (AP), 6a de Septembro, 2023
  39. (September 2008) “Developments in laws on induced abortion: 1998-2007”, International Family Planning Perspectives 34 (3), p. 110–120. doi:10.1363/3411008. 

Aborto

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne