Acetonitrilo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Cianometano
| |||
Kemia formulo | C2H3N | ||
CAS-numero-kodo | 75-05-8 | ||
ChemSpider kodo | 6102 | ||
PubChem-kodo | 6342 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Senkolora likvaĵo, toksa, brulema kun etereca odoro | ||
Molmaso | 41.05 g mol−1 | ||
Denseco | 0.786 mg mL−1 g/cm3 (likva) | ||
Refrakta indico | 1,344 | ||
Fandopunkto | inter −46 kaj −44 °C inter −51 kaj −47 ℉; inter 227 kaj 229 K | ||
Bolpunkto | inter 81.3 kaj 82.1 °C inter 178.2 kaj 179.7 ℉ inter 354.4 kaj 355.2 K | ||
Solvebleco | Tute solvebla | ||
Acideco (pKa) | 29.1 | ||
Mortiga dozo (LD50) | |||
Mortiga dozo (LC50) | 5655 ppm (kobajo, 4 hr) | ||
Ekflama temperaturo | 2.0 °C (35.6 ℉; 275.1 K) | ||
Memsparka temperaturo |
523.0 °C (973.4 ℉; 796.1 K) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | |||
Sekureco | |||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H311 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P235, P240, P241, P242, P243, P280, P302, P303, P312, P352, P353, P361, P361, P363, P370, P378, P403, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Acetonitrilo aŭ metila cianido estas organika kemiaĵo kun molekula formulo CH3CN. Ĉi tiu senkolora likvaĵo estas la plej simpla organika nitrilo. Ĝi estas produktata ĉefe kiel flanka kombinaĵo en la manufakturado de la "akrilonitrilo". Ĝi estas larĝe uzata kiel "neprotona polara solvaĵo"[2] en organika kemio kaj en la senmakuligado de la "butadueno".
Laboratorie, ĝi uzatas kiel averaĝopolara solvaĵo, solveblal en akvo kaj vasta gamo da organikaj solvaĵoj, sed ne en saturitaj hidrokarbonidoj. La acetonitrilo dissolvas vastan gamon da jonikaj kaj nepolaraj komponaĵoj kaj utilas en la mova fazo en HPLC[3] aŭ Altefika Likva kromatografio kaj LC-MS[4]. La acetonitrilo estis unue preparita en 1847 de Jean-Baptiste Dumas (1800-1884).
La acetonitrilo estas senkolora likvaĵo kun etersimila odoro. Ĝi estas toksa likvaĵo kaj forte absorbebla de la haŭto. Ĝi estas brulema kaj brulas kun brila flamo. Ĝia fandopunkto estas −45 °C kaj bolas je 82 °C. Ĝi estas solvebla en akvo, karbinolo, etero, kloroformo, "karbona kvarklorido" kaj multaj nesaturitaj hidrokarbonidoj. Acetonitrilo okazas en terkarba gudro kaj estas vaste komerce disponebla. Dum manipulado de acetonitrilo oni devas uzi gantojn kaj ventumadon. Acetonitrilo estas toksa per inhalado kaj haŭta aborbiĝo. La acetonitrilo estas metaboligita ĉefe en la hepato estigante la metabolan cianidon. Poste, la cianido estas metaboligita de la enzimo rodenazo por estigi la tiocianaton.