Adamo Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de junio 1888 en Varsovio, Kongresa Pollando, Rusia Imperio |
Morto | 29-an de januaro 1940 (51-jaraĝa) en Palmiry |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Laŭzano (1906–1912) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | L. L. Zamenhof |
Patrino | Klara Zamenhof |
Frat(in)oj | Lidja Zamenhof kaj Zofia Zamenhof |
Edz(in)o | Wanda Zamenhof (1923–) |
Infano | Louis Christophe Zaleski-Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | armea kuracisto (1919–) okulkuracisto (1912–) esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5797 |
Adamo Zamenhof (naskiĝis la 11-an de junio 1888, mortis la 29-an de januaro 1940 en Palmiry) estis filo de Klara kaj L. L. Zamenhof, frato de Lidia kaj Zofia, patro de Louis-Christophe.
Adam Zamenhof estis ĉefkuracisto de la okulpavilono de juda hospitalo en Varsovio. Li multe verkis pri sia specialiĝo, kunlaboris kun Internacia Medicina Revuo[1].
La 1-an de oktobro 1939 estis arestita fare de germanoj kaj sendita al Palmiry, kie la 29-an de januaro 1940 estis mortpafita.