Admiralitato (Sankt-Peterburgo)

Admiralitato
Адмиралтейство

konstruaĵo por publika administrado
Prezento
Stilo rusa klasikismo
Arkitekto Andrejan Zaĥarov
Dato de konstruo 1704-1706
Geografio
Lando Rusio
Loko Sankt-Peterburgo
Geografia situo 59° 56′ 15″ N, 30° 18′ 31″ O (mapo)59.937530.3085Koordinatoj: 59° 56′ 15″ N, 30° 18′ 31″ O (mapo)
Admiralitato (Sankt-Peterburgo)
Admiralitato (Sankt-Peterburgo)
DEC
Admiralitato
Situo de Admiralitato
Admiralitato (Rusio)
Admiralitato (Rusio)
DEC
Admiralitato
Situo de Admiralitato

Map

vdr

La Admiralitato (ruse Главное адмиралтейство, "ĉefa admiralitato") estas komplekso de Admiralitataj konstruaĵoj en Sankt-Peterburgo sur la 2-a Admiralitata insulo, situanta ĉe la bordo de la rivero Neva, signifa monumento de la rusa klasikisma arĥitekturo. Origine konstruita kiel ŝipkonstruejo, ĝi estis rekonstruita en la 18-a - 19-a jarcentoj.

Ekde 1718 ĉi tie troviĝis la Admiralitata kolegio (de 1827 - la Admiralitata konsilio), en 1709-1939 - la Modela ĉambro (de 1805 - la Mara muzeo). Ekde 2012, la Ĉefkomando de la Rusa Mararmeo situas ĉi tie.

La ŝipo sur la spajro de la konstruaĵo estas konsiderita kiel unu el la historiaj simboloj de la urbo kune kun la Bronza Rajdanto kaj la anĝelo sur la spajro de la Katedralo de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo de la Petropaŭla fortikaĵo.[1] La admiralitata spajro estas prezentita sur la medalo "Por la Defendo de Leningrado".

  1. Статья 7. Исторические символы Санкт-Петербурга Устава Санкт-Петербурга (принят ЗС СПб 14.01.1998) (ред. от 25.05.2016)

Admiralitato (Sankt-Peterburgo)

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne