Aglabidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio • historia lando • emirlando | ||
Apero | 800 vd | |
Fino | 909 vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ibrahim Aghlab vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Aglabidoj (arabe الأغالبة) estis araba[1] dinastio de emiroj el Banu Tamim, kiu regis en Ifrikio, ĉefe sub la hegemonio de la abasida kalifo, dum ĉirkaŭ unu jarcento, ĝis iĝis elpovigita fare de la novo povo de Fatimidoj.
En 800, la Abasida kalifo Harun al-Raŝid nomumis Ibrahim ibn al-Aglab, filo de Ĥorasana araba komandanto el la tribo Banu Tamim,[2] kiel hereda Emiro de Ifrikio kiel reago al la anarkio kiu estis hegemonia en tiu provinco sekve al la falo de Muhalabidoj. Tiame estis eble 100,000 Araboj loĝantaj en Ifrikija, kvankam la Berberoj ankoraŭ konstituis la plej majoritaton.[3]