Agumbaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La agumbaoj (Agumba aŭ Gumba) estis etno kiu loĝis en la ebenoj de la nuna Kenjo kaj hodiaŭ estas aŭ ekstingita aŭ asimilita.
Ili estas konataj nur per la buŝa tradicio de la kikujoj kaj okiekoj, kiuj atribuas al ili esti la originaj loĝantoj de la teritorio. La agumbaoj estis priskribitaj kiel ĉasistoj-kolektistoj kaj pigmeoj. Laŭ la priskriboj de la kikujoj ili prilaboris feron kaj faris potaĵojn kaj ili estis abelbredistoj.
La masajoj kaj aliaj brutbredistaj etnoj nomis la agumbaojn, same kiel plurajn aliajn etnojn, Dorobo. Tiu pejorativa esprimo estis uzata ankaŭ en multaj fruaj antropologiaj literaturaĵoj pri tiu regiono.