En lingvoscienco, alomorfo estas ĉiu el la eventuale pluraj variantoj (konkretaj formoj) de unu sama morfemo. La paro «morfemo — alomorfo» estas kreita sammaniere kiel «fonemo — alofono».
Ĉia morfema speco povas havi alofonojn, i.a.:
- aparta morfema vorto — ekz‑e la artikolo: la = l’
- radiko — ekz‑e meĥanik/ = mekanik/, komentari/ = koment/
- afikso — ekz‑e
- la multenombraj sufiksoj -s kaj -ata en la anglaj schemas, schemata
- la negaj latindevenaj prefiksoj in-, il-, im-, ir- en la angla lingvo:
- informal (neformala),
- illological (nelogika),
- impossible (neebla),
- irregular (neregula).