La termino altitudo referencas al la vertikala distanco kiu estas inter ajna punkto de la Tero rilate al la marnivelo. Nome, temas pri la alto de punkto super la meza marnivelo.[2][3]
Por kalkuli la altitudon, oni prenas kiel referencon la marnivelon, kaj pro tio la altitudo estas esprimita per cifero en metroj sekvita de la mallongigo s. m., tio estas, m s. m. (‘metroj super maro’).
En geografio, la altitudo estas la vertikala distanco inter iu punkto de la Tero rilate al la marnivelo, nomita alto aŭ ekstaro super la averaĝa marnivelo, kontraste kun la alto, kiu indikas la vertikalan distancon inter du punktoj de la Tera surfaco; kaj estas ankaŭ la flugnivelo, kiu estas la altitudo laŭ la normiga premo mezurita pere de altomezurilo, kiu estas je pli ol 20 000 futoj super la averaĝa marnivelo.
En astronomio ekzistas la altitudo (foje nomata alto aŭ leva angulo), kiel la komplemento de la zenita distanco; do estas angulo tia, kiom alte staras astro super la horizonto.
En plej parto de Eŭropo, preskaŭ tuta Latinameriko kaj en aliaj mondopartoj, la altitudo estas mezurita laŭ metroj. En Usono oni mezuras ĝenerale laŭ futoj, sed tiu lando akceptis ekanstataŭi tiun mezursistemon per la Internacia sistemo de unuoj (ISU).[4] En aviado, ĝenerale, oni uzas futojn en la tuta mondo escepte en la landoj de la iama Orienta Bloko, ĉar la aviadiloj de la iama Sovetunio havis indikilojn de altitudo laŭ metroj.
En meteologio, la altitudo estas faktoro de ŝanĝoj de temperaturo, ĉar tiu malpliiĝas, averaĝe, 0,65 °C ĉiun centan metron de altitudo en la intermezaj latitudoj (en la zonas mocerklimatakaj kaj subtropikaj zonoj de la mondo).
En specifaj mondopartoj oni difinas la precizan punkton por mezuri la marnivelon. Ekzemple en Hispanio normale oni mezuras la altitudon el la marnivelo en Alikanto, Valencilando, ĉar la marnivelo diferencas inter Atlantiko kaj Mediteraneo.