Alzenau

Alzenau
Blazono
Alzenau (Germanio)
Alzenau (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • efika distrikta komunumo
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Aschaffenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06023
Poŝtkodo 63755
Aŭtomobila kodo AB
Oficiala Municipokodo 09671111
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Alexander Legler (CSU)
Adreso de la administrejo Hanauer Straße 1,
63755 Alzenau
Demografio
Loĝantaro 18829 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 5′ N, 9° 4′ O (mapo)50.083539.06691Koordinatoj: 50° 5′ N, 9° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 126 m
Areo 59,32 km²
Oficiala retejo https://www.alzenau.de/
vdr
la mezepoka urba burgo

La urbo Alzenau [prononcu Alce Naŭ] situas en la distrikto Aschaffenburg en la nord-okcidento de la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) kaj de Bavario. La ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno en Hesio foras malpli ol 40 kilometrojn. Ĝis 1972 la urbo estis administra centro de propra distrikto, kiu nomiĝis laŭ la urbo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 18 829 loĝantojn sur areo de 59,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 317 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj kaj areoj Johannesberg, Karlstein am Main, Kahl am Main, Rodenbach, Freigericht kaj Mömbris.

Urbopartoj estas Alzenau, Albstadt [prononcu Alpŝtat], Hörstein [prononcu pli-malpli Herŝtajn], Kälberau [Kelba Raŭ], Michelbach [Miĥlbaĥ] kaj Wasserlos [Vasa Los].


Alzenau

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne