Amonia nitrato | |||
Bastona kemia reprezentado de amonia nitrato | |||
3D kemia strukturo de amonia nitrato | |||
Kristaloj de amonia nitrato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Ammonium nitricum | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 6484-52-2 | ||
ChemSpider kodo | 21511 | ||
PubChem-kodo | 22985 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ bruneta solido, triedra kristala strukturo | ||
Molmaso | 80.052 g mol−1 | ||
Smiles | [O-][N+]([O-])=O.[NH4+] | ||
Denseco | 1.725 g/cm3 (likva) | ||
Fandopunkto | 169.6 °C (337.3 ℉; 442.8 K) | ||
Bolpunkto | ĉirkaŭ 210 °C; malkomponiĝas | ||
Solvebleco:Akvo | |||
Mortiga dozo (LD50) | 2085–5300 mg/kg (buŝa, musoj) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | |||
Sekureco | |||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H272, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P220, P221, P264, P280, P305+351+338, P337+313, P370+378, P501[1] | ||
Amonia nitrato aŭ NH4NO3 estas nitrata salo de amoniako, blanka kristala solido kaj alte akvosolvebla. Ĝi ĉefe uzatas en agrikulturo kiel sterko kun alta enhavo da nitrogeno. La kombinaĵo uzatas kiel eksplodilo en minado, kaj kelkfoje ankaŭ kiel improviza eksploda mekanismo. Ĝi estas la ĉefa komponaĵo de la amonia nitrato/bruloleo, pli konata kiel ANFO[2], iu eksplodilo tre populara, kiu reprezentas 80% de la eksplodiloj uzataj en Usono.
Ĝi same uzatas en mekanismoj por tuja malvarmigo, kiel hidratiga salo ene de endoterma procezo, kvankam iom post iom ĝi fariĝas ekster-uza en multaj landoj pro la danĝero kiun ĝi reprezentas pro ĝia potenca uzo en improvizaj eksplodo-mekanismoj kaj la sintezo de neleĝaj substancoj.
Amonia nitrato trovatas en naturo kiel erco (simila al tiu de salpetro kaj aliaj nitrogenaj mineraloj tiel kiel la natria nitrato) en la plej sekaj regionoj de la Atakama-Dezerto, en Ĉilio, ofte kiel krusto sur la grundo kaj/aŭ kune kun aliaj nitratoj, kloratoj, jodatoj kaj halogenidaj mineraloj. Amonia nitrato estis ekspluatita tie en la pasinteco, sed nuntempe 100% de la produkto uzita hodiaŭ estas sinteza.