Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Anajurto ruse Ана-Юрт ukraine Ана-Юрт krime-tatare Ana Yurt | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Trudova komunumo | ||
Koordinatoj: | 45° 0′ N, 34° 9′ O (mapo)44.99583333333334.141944444444Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 9′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~310 m | ||
Loĝantaro: | 112 (laŭ 2008) | ||
Poŝtkodoj: | 95049 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Anajurto (ruse Ана-Юрт, ukraine Ана-Юрт, krime-tatare Ana Yurt) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Anajurto aperis en la 1990aj jaroj kiel la loko de amasa loĝado de krime-tataroj, revenintaj en Krimeon post la deporto de la jaro 1944, kaj ricevis la statuson de vilaĝo la 29an de septembro 2008[1]. En la jaro 2008 en la vilaĝo loĝis 112 homoj.
La loĝloketo situas tre proksime al Simferopolo (fakte ĝi estas ĝia nord-orienta antaŭurbo) ĉirkaŭ kilometron for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio. Forme kaj aspekte ĝi tre similas ordinaran somerdoman terenon. Oriente ĝi najbaras alian novan «nacian» vilaĝeton Ajkavano.
La nomo de la loĝloketo havas krime-tataran devenon kaj signifas laŭvorte patrujo.