Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Anĝelo |
Sankta | ||
Angelus de Jerusalemo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de marto 1185 en Jerusalemo | |
Morto | 5-an de majo 1225 (40-jaraĝa) en Licata | |
Mortis per | Pikvundo vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 5-a de majo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Angelus (en itala Sant'Angelo [santANĝelo]; n. la 2-an de marto 1185, m. la 5-an de majo 1225) estis katolika konvertito el Judismo kaj pastro de la Karmelanoj.[1][2] Li kaj lia ĝemela frato Johano (hebree יוחנן, Joĥanan) estis konvertitaj al kristanismo fare de sia patrino kaj samtempe ili iĝis monaĥoj de la Karmelanoj. Sed, male al sia frato, li retiriĝis al la dezerto kiel ermito post sia ordenigo. Poste li revenis por iri al Italio kristanigi kaj renkontiĝi kun la papo Honorio la 3-a, kiu estis papo (de la 18-a de julio 1216 ĝis la 18-a de marto 1227) por ke tiu aprobu novan regularon por la Karmelanoj.[1][3]
Lia festotago estas la 5-a de majo. Interalie li estas la kristana patrono de la italaj komunumoj Licata (kie li mortis) kaj Licodia Eubea.