Anihilacio (el latina a nihil - al nenio) estas laŭdifine tuta detruo kaj neniigo de iu objekto sen iuj restaĵoj. Pro leĝoj de konservo, anihilacio en plena senco ne eblas en materia mondo.
En fiziko la vorto estas uzata por fenomeno kiam elementa partiklo kolizias kun sia kontraŭpartiklo[1]. Pro principo de konservado de energio, la partikloj ne vere iĝas nenio, sed iĝas aliaj partikloj, kiel fotonoj aŭ aliaj partikloj. Pro la principo de konservado de movokvanto, devas ekesti almenaŭ du tiaj partikloj. Tamen, ĉar kvantumaj nombroj de partiklo kaj ĝia kontraŭpartiklo estas rekte kontraŭaj, la kvantumaj nombroj de rezultaj partikloj estas nulaj. Tiel, ekzemple, elektrono kaj pozitrono, ĉiu el kiuj havas mason kaj ŝargon, post kolizio iĝas du fotonoj, kiuj havas nek ŝargon nek kvietmason. Fotonoj aperas plej ofte en procedoj de anihilacio je malgrandaj energioj, sed anihilacioj en koliziilo de granda energio ofte donas ekzotajn multepezajn partiklojn.