Anono

Anono
Anono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophytaa
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Anonacoj Annonaceae
Genro: Anono Annona
Atemolio (Hibrido de ĉerimolio kaj sukerpomo)

Anono estas plantogenro kiu konsistas el pli ol 160 specioj de grandparte tropikaj arboj kaj arbustoj kun alternaj unuaraj, ledecaj folioj. Temas pri unu el la plej grandaj genroj en la familio Anonacoj.

La frukto estas kunmetfrukto: ĝi ekestas el multaj reciproke kuniĝintaj fruktetoj, ĉiu el sia karpelo, sed ĉiuj el la sama floro. La fruktoj estas kutime manĝeblaj; kelkaj specioj estas pro tio kulturataj.

La nomo Anono deriviĝis de "annon" (el la taina lingvo).


Anono

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne