Antenturo aŭ radio-televida turo estas plej ofte tuboforma turo en svelta ŝtalbetona konstrutekniko de kie estas elsenditaj radio- aŭ televidaj signaloj.[1].[1] Telekomunikaj turoj ankaŭ estas uzataj por mikroonda transmisio, ekzemple por transmisio de telefonaj signaloj. Pli kaj pli vitrofibro-kabloj aŭ satelita komunikado transprenas tiuj taskojn. La diferenco al la ĝenerala elsendoturo estas la konstruformo (plej ofte ŝtalkonstruko). Telekomunikaj turoj similas en ilia konstrukto al nubskrapuloj. Telekomunikaj turoj plej ofte ankaŭ estas malfermataj al vizitantoj kaj krom elrigardoplatformo, tiuj turoj ofte ankaŭ havas restoracion aŭ kafejon.