Anwar Ibrahim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1947 (77-jaraĝa) en Cherok Tok Kun |
Lingvoj | malaja |
Ŝtataneco | Malajzio |
Alma mater | Universitato Malaja (1967–) Malay College Kuala Kangsar (en) Stowell National School (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Ibrahim Abdul Rahman (en) |
Edz(in)o | Wan Azizah Wan Ismail (1980–) |
Infano | Nurul Izzah Anwar (en) |
Parencoj | Mariah Khamis (en) (bopatrino) Yin Shao Loong (en) (bofilo) Wan Ismail Wan Mahmood (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
TTT | |
Retejo | http://anwaribrahimblog.com |
Malaja nomo: La nomparto "Ibrahim" estas patronimo kaj ne familia nomo; la persono nomiĝas Anwar.
Anwar Ibrahim (malaje: أنور بن إبراهيم; naskiĝis la 10-an de. aŭgusto 1947 en Bukit Mertajam, Penang, Malajzio[1]) estas malajzia politikisto kaj estas ĉefministro de Malajzio ekde novembro 2022[2]. En la fruaj 1970-aj jaroj li estis unu el la fondintoj de la islama movado en Malajzio kaj estis implikita en la demokratiiga procezo.
Inter 1986-1990 li estis ministro pri edukado. Laŭ lia iniciato, lernejoj kaj la amaskomunikilaro komencis enkonduki norman elparolon de la malaja lingvo, proksime al la elparolo de la indonezia lingvo.
Ibrahim estas unu el la 138 subskribintoj de la malfermita letero "Komuna vorto inter ni kaj vi" (angle A Common Word Between Us & You), kiun personecoj de Islamo sendis la 13-an de oktobro 2007 al gvidantoj de kristanaj eklezioj ĉie (angle: Christian Church Leaders Everywhere[3].