Apolono de Rodoso | |
---|---|
Bildo de Apolonio de Rodoso | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 295 a. K. en Aleksandrio, Egiptio |
Morto | 215 a. K. en Rodoso |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | poeto gramatikisto mitologo bibliotekisto verkisto |
Verkoj | La Argonaŭtoj |
Apolono de Rodoso (aŭ de Rodiso) (Ἀπολλώνιος Ῥόδιος [apolOnios rOdios], t.e. Apolono Rodosa) (naskiĝis en -295; mortis en -215) estis greka poeto kaj erudiciulo.
Li verŝajne naskiĝis en Aleksandrio kaj estis tie lernanto de Kalimako de Kireno. Lia ĉefverko estas la skribado de la mito pri Argonaŭtoj, pri kiu jam Homero skribis kaj kiu originis eble dum la 14-a jarcento a.K.. Inter -240 kaj -230 li estris la faman Bibliotekon de Aleksandrio kiel sekvinto de Zenodoto de Efeso.
Do la aldonaĵo "de Rodoso" fakte estas iom misgvida: li estis "de Aleksandrio" en Egiptio, tiam greka, helena urbo, kaj nur en la lastaj jaroj de sia vivo translokiĝis al la greka insulo Rodoso, kiu tamen post lia morto fiksiĝis kiel lia loĝloko kaj tial iĝis parto de lia nomo.