Areno (de la latina vorto (h)arena, „sablo“) laŭ PIV estas
- en konkreta senco ebena loko, en la centro de cirko, rezervita por bataloj aŭ ludoj,[1] kaj
- en metafora senco kampo de agado aŭ de idea batalo.
En la unua, konkreta signifo de la vorto do temas, en iom pli ĝenerala difino, pri (granda) loko por publikaj eventoj.
- ↑ Laŭ Francisko Azorín Areno estas Centra loko de cirko, kie oni ludas, batalas, ekzercas. Luktejo; palestro. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 18.