Arkeobatrakoj

La Arkeobatrakoj (Archaeobatrachia) estas subordo de Anura kiu enhavas variajn primitivajn ranojn kaj bufojn. Kiel la nomo laŭvorte sugestas, tiuj estas la plej primitivaj ranoj. Multaj el la specioj (28 totale) montras certajn fiziologiajn karakterojn kiuj forestas en aliaj ranoj kaj bufoj, tiele okazigante tiun grupon. Ili troviĝas amplekse en Eŭrazio, Novzelando, Filipinoj, kaj Borneo, kaj estas karaktere malgrandaj. Aldone, la familio Askafedoj troviĝas en la Pacifika Nordokcidento kaj norda Roka Montaro de Usono, kaj estas reprezentata nur de du specioj.


Arkeobatrakoj

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne