Demokratia Armena Respubliko | |
Դեմոկրատական Հայաստանի Հանրապետություն | |
Demokratakan Hajastani Hanrapetutjun | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Մեր Հայրենիք Nia Patrio | |
historia lando (1920–) suverena ŝtato (1918–1920) vd | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Erevano |
Oficiala(j) lingvo(j) | armena lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | armena |
Plej ofta(j) religio(j) | Armena Apostola Eklezio |
Loĝantoj | Armenoj |
Politiko | |
Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
Ekonomio | |
Valuto | armena rublo |
La Armena Demokratia Respubliko[1] (armene Դեմոկրատական Հայաստանի Հանրապետություն [Demokratakan Hayastani Hanrapetutyun]) estis respubliko fondita en la orienta regiono de Armenio la 28-an de majo 1918 post malapero de Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko formata kune kun Kartvelio kaj Azerbajĝano[2].
La nova respubliko havis landlimojn kun la Kartvela Demokratia Respubliko norde, kun la Azerbajĝana Demokratia Respubliko oriente, la Persa Imperio sude kaj la Otomana Imperio okcidente. Eventuale, la lando estis en milito kun ĉiuj ĝiaj najbaroj, escepte de Persio, pro landlimaj konfliktoj. Ĉi konfliktoj signifis perdon de 50 % de ĝia teritorio. La Unua Armena Respubliko malaperis en novembro 1920, kiam Azerbajĝano, plene regata de la bolŝevikoj, invadis ĝin. La mallonga sendependiĝo de la Armena Demokratia Respubliko finiĝis per milito, teritoriaj konfliktoj, amasa enmigrado de rifuĝintoj el la turka Armenio, malsanoj kaj malsato. Malgraŭ tio, la Entento, hororigata de la agado de la otomana registaro, intencis helpi la novan ŝtaton pere de fondusoj kaj aliaj rimedoj[3][4].
Post la fino de la milito, decidiĝis dissolvi la Otomanan Imperion. Subskribata inter la aliancitaj potencoj kaj la Otomana Imperio en Sèvres la 10-a de aŭgusto 1920, la Traktato de Sèvres promesis restigi la ekzistadon de la Armena Demokratia Respubliko kaj aneksi la teritoriojn kiuj apartenis al la turka Armenio al la nova respubliko. Pro tio ke la novaj landlimoj devis esti desegnataj de la usona prezidanto Woodrow Wilson, la Otomana Armenio ankaŭ estas konata kiel la “Wilsona Armenio”. Eĉ estis konsiderata la eblon ke Armenio fariĝu usona protektorato. La traktato, tamen, estis rifuzita de la nacia turka movado kaj neniam vere efektiviĝis. La movado gvidata de Mustafa Kemal (Atatürk), uzis la traktaton kiel la okazo por deklari la laŭleĝan registaron de Turkio kaj anstataŭis la monarkion kaj ĉefurbon en Istanbulo al respubliko kun ĉefurbo en Ankaro[5].
En 1920, Armenio kaj Turkio ekmilitis, akra konflikto kiuj finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo (la 2-a de decembro 1920). La Traktato de Aleksandropolo devigis Armenion senarmigi la plimulton de ĝia jam malforta armeo, cedi pli ol 50% de ĝia teritorio antaŭ la milito, rezigni pri ĉiuj teritorioj kiuj estis ceditaj je ĝia favoro per la Traktato de Sèvres. Samtempe, la Dekunua Soveta Armeo sub la gvido de Grigorij Ordĵonikidze, invadis Armenion en Karavansarai (nuna Iĝevano) la 29-a de novembro. La 4-a de decembro la trupoj de Ordĵonikidze eniris Erevanon kaj la efemera Armena Respubliko malaperis[6].