Askofungoj (Ascomycota) | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Devonio - Nun | ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Subfilumoj/Klasoj
| ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||
La askomikotoj,[1] arkaike ankaŭ askomicetoj[1] aŭ sakfungoj[2] (latine Ascomycota) apartenas al la veraj fungoj (Mycomycota) kun septitaj hifoj, kaj kun sporproduktado en askoj aŭ sakoj.
La micelio de la askofungoj (krom gistofungoj) estas multĉela, la muro de la hifoj konsistas el ĥitino. Meze de la interkonektaj (najbaraj) muroj estas poro. La vegetativa korpo kaj la fruktokorpo konsistas el haploidaj micelioj. Sur la micelioj estiĝas globformaj virinaj seksorganoj (askogonio) kaj la longformaj viraj seksorganoj (anteridio). La seksorganoj povas estiĝi sur la sama micelio (homotalaj specioj) aŭ sur diversaj taloj (heterotalaj specioj). Pinte de la askogonio ofte troviĝas longforma seksfadeno (triĥogino), tra kiu iras la virseksaj gametoj al la askogonio). La fekundiĝo okazas dutakte, aree kaj tempe. Unuafoje la gametoj de la anteridio tramarŝas la triĥoginon al la askogonio, kie unu virseksa kaj unu inseksa gametoj formas parkernon (dikariono, plasmogamio). Tiam la ĉelkernoj ne kunfandiĝas nur la plasmo. Poste la askogonio kreskigas hifojn (askogoniaj hifoj), en tiujn eniras la samtempe dividiĝantaj ĉelkernoj. La par-kerno – post multfoja dividiĝo – kunfandiĝas en la pinta ĉelo de la askogeniaj hifoj. (kariogamio). Tiu pinta ĉelo iĝos asko, en kies interno - post redukcia dividiĝo de la asko – estiĝas 8 haploidaj askosporoj.