Baidu | ||
---|---|---|
negoco • interreta serĉilo • entrepreno • publika kompanio • interreta komunumo vd | ||
Dum | januaro 2000 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | company limited by shares | |
Fondintoj | Robin Li vd | |
Sidejo | Pekino | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
Dungitoj | 5 500 | |
Agokampo | programaro • interreta serĉilo | |
ISIN-kodo | US0567521085 | |
filiaj kompanioj | IQiyi vd | |
Posedataj kompanioj | Baidu Baike • Baidu Tieba • Baidu Maps • Baidu Knows • Baidu Scholar vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Baidu (ĉine: 百度, bǎidù, Esperantigite Bajduo) estas ĉina interreta serĉilo. La aparteco estas la eblo serĉi mp3-dosierojn. Laŭ statistiko de Alexa Internet, Baidu estas nuntempe unu el la dek plej ofte vizitataj TTT-ejoj.[1]
Ekde la 5-a de aŭgusto 2005 Baidu estas notita ĉe borso. La entrepreno Guglo havas 2,6 % de la akcioj de Baidu.
Fondita de Yanhong Li (李彦宏) en januaro 2000 en Pekino, Baidu rapide fariĝis la plej sukcesa ĉina serĉilo. Unu el ĝiaj frapfrazoj estas: Baidu pli bone scipovas la ĉinan ol Guglo.