Benedikto la 16-a | ||
---|---|---|
265-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Joseph Alois Ratzinger | |
Pontifiko | de 19-a de aprilo 2005 | |
ĝis 28-a de februaro 2013 | ||
Antaŭulo | Johano Paŭlo la 2-a | |
Sekvanto | Francisko | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 16-an de aprilo 1927 en Marktl am Inn, Bavario, Germanio | |
Morto | 31-an de decembro 2022 en Monaĥejo de la Patrino de la Eklezio | |
Tombo | Vatikanaj Grotoj [#] | |
Alma mater | Munkena universitato • Georgia kolegio (Munkeno) [#] | |
Lingvoj | germana lingvo • latina lingvo • itala lingvo • franca lingvo • angla lingvo • hispana lingvo [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Joseph Ratzinger, Sr. [#] | |
Patrino | Maria Peintner [#] | |
Gefratoj | Georg Ratzinger [#] | |
Ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising | ||
Dum | 1977–1982 | |
Antaŭulo | Julius Döpfner | |
Sekvanto | Friedrich Wetter | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Benedikto la 16-a (latine Benedictus, "Benita" aŭ "Benito"), baptonomiĝis Joseph RATZINGER [JOzef RAcinger], naskiĝis la 16-an de aprilo 1927 en Marktl am Inn (Germanio), mortis la 31-an de decembro 2022 en Vatikano; kiel la 265-a papo plenumis la plej altan oficon en la katolika eklezio ekde la 19-an de aprilo 2005 ĝis sia anticipe anoncita demisio kiu ekvalidis la 28-an de februaro 2013 je la 20-a horo.[1] Antaŭe li multajn jarojn estis kardinalo, dekano (estro) de la kardinala kolegaro kaj prefekto de la katolika Kongregacio por la Doktrino de la Fido.