Blankaj anseroj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nematurulo de Rosansero (Chen rossii, maldekstre) kaj plenkreskulo de Malgranda neĝansero (C. caerulescens caerulescens)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La blankaj anseroj estas malgranda grupo de akvobirdoj kiuj estas unuigitaj en la genro aŭ subgenro Chen, en la subfamilio de Anserenoj de veraj anseroj kaj cignoj. Ili reproduktiĝas en ĉearktaj areoj de Nordameriko kaj ĉirkaŭ la Beringa Markolo, migrantaj suden vintre.
Multaj fakuloj lokas tiujn speciojn en la genro Anser de grizaj anseroj. Certe Chen kaj Anser estas anatomie nedistingeblaj. Tamen, la ekstera morfologio, biogeografio, kaj molekula informo sugestas, ke la blankaj anseroj estas certe evolua stirpo distinga el la grizaj anseroj – el kiuj ili disiĝis ege ĵuse, esence anstataŭante ilin en Nordameriko. La AOU agnoskas tiun genron kiel distinga; plej aliaj fakuloj nune konsideras ĝin kiel subgenro de Anser.