Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bor |
Bor (Hayd) | |||
germane Haid | |||
urbo | |||
Pilgrima preĝejo de sankta Nikolao
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bor | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Tachov | ||
Administra municipo | Tachov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Subbohem. montetaro | ||
Memorindaĵo | Bor burgo | ||
Situo | Bor | ||
- alteco | 472 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 44″ N 12° 46′ 25″ O / 49.71222 °N, 12.77361 °O (mapo) | ||
Areo | 116,52 km² (11 652 ha) | ||
Loĝantaro | 5 132 (2024) | ||
Denseco | 44,04 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1263 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 348 02 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0327 | ||
NUTS 5 | CZ0327 560758 | ||
Katastraj teritorioj | 17 | ||
Partoj de urbo | 22 | ||
Bazaj setlejunuoj | 22 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Bor (Tachov District) | |||
Retpaĝo: www.mubor.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Bor (germane Haid) estas urbo situanta en distrikto Tachov de Ĉeĥio proksimume 20 km de limoj de Germanio en okcidenta parto de Regiono Plzeň. Vivas ĉi tie 5 132 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stráž, Staré Sedlo, Planá, Tisová, Kladruby, Benešovice, Černošín, Staré Sedliště, Přimda, Kočov kaj Ošelín.
La urbo estiĝis apud grava vojkruciĝo ĉe firma akva burgo, kiu estas menciata jam en la jaro 1263. Sian nomon la urbo akiris laŭ pina arbaro (ĉeĥe bor). Kiam oni forhakis ĝin en 1318, ĝi estis ĉirkaŭigita per remparoj, kiuj estis detruitaj nur en la 19-a jarcento. Restoj de la remparaj muroj estas konservitaj en la norda parto de la urbo ĉe la t.n. Jozefa pordeto, kie estas al ili alkonstruitaj dometoj kaj en la orienta parto malantaŭ eksa hospitalo. Je finiĝo de la tridekjara milito en la jaro 1647 la urbo estis forbruligita, pluaj grandegaj incendioj estas registritaj en 1726, 1841 kaj dum finaj bataloj de la Dua Mondmilito en majo de 1945. Bor estis fondita kiel servutula urbo, kiu akiris siajn unuajn privilegiojn de Bohuslav el Švamberk en 1369, sian emblemon ĝi ricevis de imperiestro Rudolfo la 2-a en 1602.
Dominaĵo de Bor estas malnova cilindroforma turo de la frua gotika akva burgo, kiu estis en la 19-a jarcento alikonstruita en novgotikan burgon. El historiaj memorigaĵoj meritas atentemon konstruaĵo de pilgrima preĝejo de sankta Nikolao kun surmuraj pentraĵoj el la 18-a jarcento. Nigra madono en loretana kapelo proksime de la kastelo igis antaŭ pli ol tri cent jaroj estiĝon al gloraj pilgrimoj, kies tradicio estis komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento renovigita.
Nuntempe urbo Bor havas sen siaj vilaĝoj preskaŭ 2600 loĝantojn. Al la urbo apartenas 21 vilaĝoj, kiuj havas sume pli ol 1200 loĝantojn.