En poezia lingvuzo bosko estas sinonimo de arbareto.
Por ĝardenisto aŭ pejzaĝarkitekto bosko estas bele aranĝita arbareto en parko. Precipe dum baroko boskoj estis kutimaj konsisteroj de parkoj. Ofte ĝi estis dediĉita al di(in)o el la antikvaj greka aŭ romia mitologioj, kiu eble tie estis reprezentita per skulptaĵo.
Laŭ Francisko Azorín bosko estas Belaranĝita arbareto en parko.[1] Kaj li indikas etimologion el gota bosch kaj latina boscus.[2]