Boso

fasado kun bosaĵo ĉe Palazzo Medici-Riccardi en Florenco, ĉirkaŭ 1440

La bosobosaĵo (de la meza altgermana bozen= ‚bati‘) estas faktermino en konstrufako. Boso signifas la kruda aŭ prilaborita elstaraĵo sur la ekstera surfaco de naturŝtono ĉe muro. La prilaborado de tiaj ŝtonoj nomiĝas ‚bosi‘. Bosaĵo estas masonaĵo el ŝtonkvadroj kies frontflanko estas malfajne prilaborita (bosita). Ĉe mezepokaj burgoj la bosoj estis prilaboritaj samforme.

Laŭ Francisko Azorín boso estas Tipa reliefo lasita en la faco videbla de la ŝtonblokoj ĉe iaj konstruaĵoj.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bosse, bossa (ĝibo).[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj bosi, nome reliefigi, prilabori boson, diamantpinta boso, krudlasata boso...

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
  2. Azorín, samloke.

Boso

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne