Martin Brian MULRONEY, PK, KK, NOK, LLD (naskiĝis la 20-an de marto 1939 - mortis la 29-an de februaro 2024) estis la dekoka Ĉefministro de Kanado de la 17-a de septembro 1984 ĝis la 25-a de junio 1993 kaj estro de la Progresisma Konservativa Partio de Kanado de 1983 ĝis 1993. Laŭ kanada kutimo, kiel iama Ĉefministro, li portas la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.
Mulroney fariĝis ĉefministro post kiam liaj Progresismaj Konservativuloj gajnis la pli grandan kvanton de parlamentaj sidlokoj iam ajn en kanada historio. Tiam Mulroney estis unikaĵo en la kanada politiko, ĉar li antaŭe ne estis politikisto, sed longtempa komercisto, kaj li fariĝis estro de la Progresisma Konservativa Partio sen antaŭe iam ajn elektiĝi al publika posteno.