Bromata acido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Bromato de hidrogeno
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 7789-31-3 | |||
ChemSpider kodo | .html 22853 [rompita ligilo] | |||
PubChem-kodo | 24445 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Senkolora likvaĵo | |||
Molmaso | 128.91 g mol−1 | |||
Smiles | O[Br](=O)=O | |||
Bolpunkto | 100 °C (malkomponiĝas) | |||
Acideco (pKa) | 0,699 (18 °C) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Averto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H271, H272, H301, H302, H315, H319, H335 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P210, P220, P220, P261, P280, P305+351+338, P308+313, P370+378, P371+380+375, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Bromata acido aŭ HBrO3, estas broma oksoacido, kie la bromatomo prezentas oksidonombron +5, kaj kiu ekzistas nur en akva solvaĵo. Ĝi estas senkolora solvaĵo kiu iĝas flava laŭ meditemperaturo ĉar ĝi malkomponiĝas en bromo. Kelkaj stabilaj bromatoj estas "natria bromato" (NaBrO3), "Baria bromato" [Ba(BrO3)2] kaj "kalia bromato" (KBrO3). Bromata acidoj kaj ĝiaj saloj, la bromatoj, estas potencaj oksidagentoj kaj ordinare estas la ingrediencoj en la "Reakcio de Belousov-Zhabotinsky"[1][2].
Bromata acido estas forta acido kaj povas prepariĝi analoge al klorata acido per reakcio de la baria bromato kun diluita sulfata acido, kies koncentriĝo povas atingi 50%.
Ba(BrO3)2 + H2SO4 → 2HBrO3 + BaSO4
Baria sulfato estas nesolvebla en akvo kaj estigas precipitaĵon. Se la reakcio pluiĝas, ĝi malkomponiĝas estigante bromon kaj oksigenon.
4 HBrO3 → 2 Br2 + 5 O2 + 2 H2O