Bronzomolotro

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bronzomolotro
Bronzomolotro, en Tucson (Arizono), Usono
Bronzomolotro, en Tucson (Arizono), Usono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Molothrus
Specio: 'M. aeneus'
Molothrus aeneus
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bronzomolotro (iam konata kiel Ruĝokula molotro), Molothrus aeneus, estas specio de birdoj de la familio de Ikteredoj kaj genro de molotroj kiu enhavas 5 speciojn de nestoparazitaj birdoj.

Ĝi troviĝas el suda Kalifornio, Arizono, Nov-Meksiko, Teksaso kaj Luiziano suden tra Centrameriko al Panamo.

Masklo de Bronzomolotro estas 20 cm longa kaj pezas 68 g, kun bronzverda brilnigra plumaro kun bluverdeca irizeco ĉefe ĉe flugiloj kaj tre ruĝaj okuloj. La bronzkolora irizeco nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj ankaŭ en la latina scienca nomo kie aeneus signifas “metaleca”. La ino estas 18.5 cm longa kaj pezas 56 g. Ŝi estas pli senkolora nigra supre kaj pli bruna sube. Junuloj estas kiel inoj sed havas grizajn plumobordojn.

Kiel la aliaj molotroj, ankaŭ tiu birdo estas nestoparazito: la ino demetas siajn ovojn en nestoj de aliaj birdoj. La molotridoj estas manĝigataj de la gastigantaj gepatroj malprofite al siaj propraj idoj. Gastigantoj estas ekzemple Prevosta melozono kaj Blankanuka atlapeto.


Bronzomolotro

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne