Buchenwald (BU-ĥen-valt) estis koncentrejo naziisma kaj malliberejo inter julio 1937 kaj aprilo 1945 en Germanio proksime al la urbo Vajmaro kaj unu el plej konataj naziaj koncentrejoj. Unuaj enprizonigitoj alvenis de koncentrejo Sachsenhausen. Venigis koncentrejon tien ĉi la guberniestro Fritz Sauckel. 56 000 homoj estis murditaj en Buchenwald.
De 1945 ĝis 1950 la iama koncentrejo Buchenwald estis uzita kiel "Speziallager Nr. 2" ("speciala internigejo n-ro 2") de la sovetia sekreta servo, Popola komisariato por internaj aferoj (NKVD) por la interniĝado de iamaj funkciuloj de la nazia reĝimo, de anoj de la germana armeo, de arbitre denuncitaj personoj. De la ĉirkaŭ 28 000 personoj malliberigitaj en la speciala koncentrejo post la fino de la milito pli ol 7000 mortis pro la aĉaj vivkondiĉoj en la malliberejo.[1]