Buterlakto estas la restanta lakto post la farado de butero. Ĝi estas en kelkaj regionoj uzata ĉu por trinki, ĉu por manĝi kuirita kun faruno.
Buterlakto estas riĉa je lecitino, proteinoj kaj mineralaĵoj. Danke al la enhavo de la laktoacido ĝi pligrandigas la sekreciadon de la stomaksuko, instigas kaj regulas la digestadon.
Nuntempe preskaŭ ĉiu buterlakto estas farata en laktaĵfabrikoj. Al malgrasa lakto oni aldonas laktoacidajn bakteriojn, pro kio la laktozo transformiĝas al laktoacido.