Celje (jen slovene, elp. celje; germaneCilli; latineCeleia) estas urbo de Slovenio. Fine de la jaro 2019 ĝi havis 37 875 loĝantoj loĝantojn kaj sekve estas la kvara plej granda urbo de la lando. Ĝi situas borde de la rivero Savinja en la sudorienta parto de samnoma baseno Celje - proksimume 70 kilometrojn nordoriente de la landa ĉefurbo Ljubljano.
De la mezepoko[1] ĝis la fino de la Unua Mondmilito (malpli forte ĝis la fino de la Dua Mondmilito) la urbanoj grandparte estis germanlingvaj: ekzemple en la censo de 1910 66,8 procentaĵoj de la urbaj loĝantoj nomis sin germanoj.
↑La kronikisto Hartmann Schedel en Nurenbergo raportis en sia tiuepoke tre konata kroniko de 1493 pri la tiutempa graflando Cilli: "La popolo en la urboj plejparte estas germanlingva, kaj la kamparanaro pliparte slovenlingva. En la regiono estas historia urbeto, kiun multaj nomas Cilli".