Chadwick A. Trujillo | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Chadwick A. Trujillo |
Dato de naskiĝo | 22-a de novembro 1973 |
Naskiĝloko | Oak Park [+] |
Aĝo | 51 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Ceteraj informoj | |
Retpaĝo | http://www.chadtrujillo.com [+] |
Portalo pri Homoj | |
Chadwick A. Trujillo (, aŭ Chad TRUJILLO, ; naskiĝis la 22-an de novembro 1973 en Oak Park) estas usona astronomo
Li lernis en la Oak Park and River Forest High School, en Oak Park (Ilinojo), fariĝis bakalaŭro pri sciencoj en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1995 kaj doktoro de filozofio en la Universitato de Havajo en 2000.
Li laboras en la Observatorio Gemini de Havajo.
Li malkovris, kun Mike Brown kaj David L. Rabinowitz plurajn transneptunajn objektojn, inter kiuj Erison, plej granda nun konata nanoplanedo, kaj Haŭmeo, kvankam ties malkovro estis oficiale atribuata al José Luis Ortiz Moreno[1].
Li ankaŭ trovis asteroidan lunon : Paha (S/2001 (47171) 1), kiu orbitas ĉirkaŭ la transneptuna objekto 47171 Lempo (aŭ (47171) 1999 TC36)
La asteroido 12101 Trujillo[2] estis nomita en lia honoro.