Charlotte Stuart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1753 en Lieĝo | ||||
Morto | 17-an de novembro 1789 (36-jaraĝa) en Palazzo Ranuzzi, Bolonjo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Hepata kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Skotlando vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Charles Edward Stuart vd | ||||
Patrino | Clementina Walkinshaw vd | ||||
Amkunulo | Ferdinand Maximilien Mériadec de Rohan vd | ||||
Infanoj | Charles Edward Stuart, Count Roehenstart (en) , Aglaé Stuart (en) , Marie Victoire Stuart (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charlotte STUART, dukino de Albany[1] (n. la 29-an de oktobro 1753 - m. la 17-an de novembro 1789) estis la nelegitima filino de la jakobita pretendanta princo Charles Edward Stuart (kromnomita Bonnie Prince Charlie aŭ la Juna Pretendanto) kaj la sola el liaj infanoj, kiu ne mortis fruaĝe. Ŝia patrino estis Clementina Walkinshaw, kiu restis la amantino de la princo ekde 1752 ĝis 1760. Post pluraj jaroj da mistraktadoj, Clementina forlasis la princon kaj forprenis Charlotte kune kun si. Charlotte pasis la plej grandan parton de sia vivo en francaj monaĥinejoj, neglektita de sia patro, kiu ĉiam rifuzadis fari iun ajn demarŝon por ŝi. Ĉar ŝi ne povis edziniĝi, ŝi samkiel sia patrino fariĝis amantino kun nelegitimaj gefiloj, elektante la ĉefepiskopon de Bordozo kiel sia amanto kaj protektanto. Ŝi finfine reamikiĝis kun sia patro en 1784, kiam li legitimigis ŝin kaj donis al ŝi la prestiĝan titolon "dukino de Albany"[1]. Ŝi lasis siajn proprajn infanojn al sia patrino, kaj fariĝis la flegantino kaj akompanatino de sia patro dum la lastaj jaroj de lia vivo, antaŭ ol morti nur du jarojn poste. Ŝiaj tri infanoj estis edukitaj sekrete kaj anonime. Tamen, kiel la solaj nepoj de la pretendanto, ili fariĝis interesaj kuriozaĵoj por la jakobita movado, kiam oni malkovris ilian idaron en la 20-a jarcento.