Cheetos | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
fromaĝpufaĵo • varomarko vd | ||
Dum | 1948 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Usono | |
Posedata de | Frito-Lay vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Cheetos (en la angla : Cheetos) estas marko de kriskaj maizaj pufmanĝaĵoj produktitaj fare de la Frito-Lay Company, filio de la PepsiCo Corporation.
La origina kreinto de la manĝeto, Charles Elmer Dolin, inventis Cheetos en 1948.
En 2010, la manĝeto estis vicigita kiel la plej vendata marko de fromaĝpufoj en la amerika merkato. Ĉiujaraj podetalaj vendoj de la manĝeto tutmonde sumiĝas al proksimume 4 miliardoj da dolaroj. Dum la originala versio de la manĝeto daŭre estas produktita nuntempe, tra la jaroj la Frito-Lay firmao aldone produktis 20 kromajn gustojn de Cheetos [1].
La origina maskoto de Cheetos estis la Cheetos Muso. De 1986 pluen la karaktero de la humanigita gepardo Chester Cheetah estas la oficiala maskoto de la marko [2][3].