Christiane TAUBIRA aŭ Christiane TAUBIRA-DELANNON (naskiĝis la 2-an de februaro 1952 en Cayenne, Franca Gujano) estas franca politikistino. De 2012 ĝis 2016 ŝi estis ministrino pri justico sub ĉefministroj Jean-Marc Ayrault kaj Manuel Valls.
Ŝi cetere estis sendependa kandidato en la prezidanta baloto de 2002 en Francio, kaj estis asemblea deputito de Franca Gujano de 1993 ĝis 2012.