Ciklopropila fentanilo | |||||
Kemia formulo | |||||
![]() | |||||
Ciklopropila fentanilo | |||||
![]() | |||||
CAS-numero-kodo | 1169-68-2 | ||||
ChemSpider kodo | 81367233 | ||||
PubChem-kodo | 137332271 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | malhela solidaĵo | ||||
Molmaso | 348,4882 g mol−1 | ||||
Denseco | 1,212 g/cm−3 | ||||
Fandpunkto | 127°C [1] | ||||
Bolpunkto | 486,7°C [2] | ||||
Refrakta indico | 1,6213 | ||||
Acideco (pKa) | 8,92 | ||||
Ekflama temperaturo | 198,4°C | ||||
Solvebleco | Akvo:solvebla | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 291 mg/kg (buŝe) | ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H310, H317, H330, H334, H336 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P262, P264, P270, P271, P272, P280, P284, P301+316, P302+352, P304+340, P316, P319, P320, P321, P330, P333+313, P342+316, P361+364, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ciklopropilfentanilo aŭ ciklopropila fentanilo estas opioida analgeziko kiu estas analogo de la fentanilo kaj estas vendita kiel sinteza medikamento. Inter junio kaj decembro 2017, entute 78 ciklopropilfentanil-rilataj mortoj kun analiza konfirmo en postmortaj specimenoj estis raportitaj de diversaj eŭropaj landoj. Pliaj 115 mortoj implicantaj ciklopropilfentanilo estis raportitaj de Usono en 2017.
Aldonaj efikoj de fentanil-analogaĵoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkluzivas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivdamaĝaj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj en la antaŭaj sovetiaj respublikoj ekde la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre ekaperas. Nova ondo de fentanil-analogoj kaj rilataj mortoj komenciĝis ĉirkaŭ 2014 en Usono, kaj daŭre kreskis vivokoste; precipe ekde 2016 ĉi tiuj drogoj kaŭzis centojn da superdozaj mortoj ĉiusemajne.
Ciklopropilfentanilo estis malpermesita en Finnlando en septembro 2017, kaj en Svedio en oktobro 2017. Ĝi estas konsiderata kontrolita drogo en Usono ekde januaro 2018. En septembro 2018 la Eŭropa Unio submetis ciklopropilfentanilon al kontrolrimedoj.
La uzo de novaj psikoaktivaj substancoj (NPS) estas tutmonda problemo. Ekde 2016 oni observas pliiĝon en la havebleco de novaj sintezaj opioidoj en Eŭropo. Ili estas unu el la plej rapide kreskantaj grupoj de NPS monitoritaj de la Eŭropa Monitora Centro por kontrolo de Drogoj kaj Drogodependeco (EMCDDA). Ciklopropilfentanil (N-fenila-N-[1-(2-feniletila)-4-piperidinilo]ciklopropanokarboksamido) estas tre potenca kaj selektema μ-opioida agonisto. Ĝi estis anoncita kiel NPS unuafoje en aŭgusto 2017 en Eŭropo.
La kazo estis inkluzivita en eventuala observa studo de pacientoj traktitaj en fakoj pri urĝohelpeco (ED aŭ angle: Emergency Departments) post la konsumado de NPS. Klinikaj trajtoj kaj aliaj informoj estis akiritaj per strukturita demandaro por kuracistoj. Serumaj kaj/aŭ urinprovaĵoj de ED-pacientoj estas analizitaj per likva kromatografio kribrantaj metodojn por NPS.