Citrono

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citrono
Citrus x limon
Citrus x limon
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. × limon
Citrus × limon
(L.) Osbeck
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Citronaj floroj

Citrono estas la frukto de la citronujocitronarbo [1] (Citrus × limon), kiu apartenas al la genro citrusoj. La citronujo originis de hibrido inter la bigarado (Citrus × aurantium) kaj la cedrato (Citrus medica),[2], verŝajne en nordorienta Barato, kaj aperas en arto ekde antikva Egiptujo. La unuaj klaraj skribaj mencioj de ĝia ĉeesto en Ĉinujo kaj la mediteranea regiono estas troveblaj ĉirkaŭ la jaro 1000. La tutmonda produktado de citronoj en 2022 estis 22 milionoj da tunoj, kaj la plej produktanta lando estis Barato, kun 18% de la totalo.

La citronujo estas malgranda, ĉiamverda fruktarbo, kaj la plej multaj varioj fruktas dum la tuta jaro. La fruktoj (citronoj) estas laŭlonge ovalaj, kun flava aŭ verdaflava ŝelo, kaj tre odoraj. La suka, acidgusta karno enhavas proksimume 3,5–8 % da citrato kaj multe da vitamino C. Oni uzas precipe la sukon de citronoj, ĉar la acida gusto de citrato faras ĝin gravega ingredienco en trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, ekzemple limonado kaj citronaj tortoj, sed ankaŭ la karno kaj la ŝelo estas utilaj en kuirado. Krome, el citronoj oni produktas puran citraton, vegetaĵan esencon, kaj pektinon. La ligno de la citronujo estas uzata en meblofarado.

  1. PIV2, p. 200.
  2. E. Nicolosi, Z. N. Deng, A. Gentile, S. La Malfa, G. Continella, E. Tribulato (2000). “Citrus phylogeny and genetic origin of important species as investigated by molecular markers”, Theoretical and Applied Genetics 100 (8), p. 1155–1166. doi:10.1007/s001220051419. 

Citrono

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne