Clara Schumann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Clara Josephine Wieck |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1819 en Leipzig, Reĝlando Saksio |
Morto | 20-an de majo 1896 (76-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno, Reĝlando Prusio, Germana Imperiestra Regno |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Alter Friedhof Bonn 50° 44′ 08″ Nordo 7° 05′ 26″ Oriento / 50.7356068 °N, 7.0904173 °O (mapo) |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Marakajbo |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Friedrich Wieck |
Patrino | Mariane Bargiel (en) |
Frat(in)oj | Marie Wieck (en) , Woldemar Bargiel (mul) , Alwin Wieck (en) kaj Gustav Wieck (en) |
Edz(in)o | Robert Schumann (1840–1856) |
Infanoj | Eugenie Schumann (en) , Ferdinand Schumann (en) , Elise Schumann (en) , Emil Schumann (en) , Marie Schumann (en) , Felix Schumann, Julie Schumann, Ludwig Schumann (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto muzikinstruisto |
Verkoj | Piano Concerto No. 1 Piano Trio |
Clara SCHUMANN [klara ŝuman], origine: Clara Josephine WIECK [vik] (naskiĝis la 13-an de septembro 1819, mortis la 20-an de majo 1896) estis germana pianistino kaj komponistino. Ŝi estis la edzino de Robert Schumann.
Clara Schumann naskiĝis en Lepsiko. Ŝia patro, la pianoinstruisto Friedrich Wieck, donis al ŝi ekde ŝia kvina vivojara striktajn pianolecionojn, krome li instruis al ŝi komponi. Kvankam ŝi en la jaro 1830 (kiel 11-jarulino) publikigis sian unuan komponaĵon (opus 1), ŝi poste ĉefe koncentriĝis al la pianludo, dononte koncertojn en tuta Eŭropo.
Kun Robert Schumann ŝi konatiĝis, kiam li kiel lernanto de ŝia patro venis al Lepsiko. Kontraŭ la volo de ŝia patro ili geedziĝis en la jaro 1840. Ekde tiam ŝi ĉefe subtenis la karieron de sia edzo kaj esence kontribuis al ties sukceso. La paro havis ok gefilojn.
Clara Schumann mortis en Frankfurto ĉe Majno, 40 jarojn post sia edzo.