Darling (rivero) | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 472 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Murray |
Geografio | |
Landoj | Aŭstralio |
Regionoj | Novsudkimrio |
La rivero Darling estas la tria plej longa rivero en Aŭstralio, 1472 km el sia ekfluo en norda Novsudkimrio al sia kunfluo kun la rivero Murray ĉe Wentworth, Novsudkimrio. Inkludante ties plej longaj apudaj alfluantoj ĝi estas 2844 km longa, kio faras ĝin la plej longa riversistemo en Aŭstralio.[1]
La rivero Darling estas la plej fama akvejo de la aridega areo de Aŭstralio nome "Outback".[2] La rivero Darling estas en povra ekologia sano, ĉar suferas el troa uzado de siaj akvoj, poluado pro troa uzado de pesticidoj kaj longdaŭra trosekeco. Dum kelkaj jaroj ĝi apenaŭ fluas. La rivero havas altan salenhavon kaj malpliiĝantan akvokvaliton. Pliiĝantaj pluvoj en ties akvokolektejo en 2010 plibonigis ties fluon, sed la riversano dependos el longdaŭra racia administrado.