La prezidanto de Peruo nome Pedro Castillo estis elpostenigita fare de la Kongreso kaj arestita. Lia vicprezidantino Dina Boluarte fariĝis unua provizora ina prezidanto de la lando. Sekve okazas tumultoj en la lando.
En Bruselo, en la Monda Tago Kontraŭ Korupteco, polico arestis plurajn EU-politikistojn, inter ili parlamentan vicprezidantinon Eva Kaili pro suspekto de subaĉeto, probable fare de Kataro.
Armeoj de Barato kaj Ĉinio konfliktis en Arunaĉal-Pradeŝo: ĉirkaŭ 300 ĉinaj kaj 150 barataj militistoj interbatiĝis per bastonoj kaj ŝtonoj.