La dek ses grandaj regnoj (सोलहमहाजनपद Solaha-mahājanapada) estis regnoj kaj oligarkiaj respublikoj, kiuj ekzistis en antikva Barato el la –6-a al la –4-a jarcentoj. Du el ili estis verŝajne sendependaj respublikoj (gaṇarājya) kaj la cetero estis monarĥioj. Antikvaj budhismaj tekstoj kiaj la Grada Kolekto[1] faras oftajn referencojn al la dekses grandaj raĝlandoj kaj respublikoj, kiuj estis evoluintaj kaj florintaj en zono etenda el Gandaro nordokcidente al Ango oriente de la Hinda subkontinento kaj inkludis partojn de la regiono transvindja,[2] antaŭ la starigo de budhismo en antikva Barato.[3]
La –6-a kaj –5-a jarcentoj estis ofte konsiderata kiel grava turnopunkto en la komenco de la Barata historio—ĝi estis la komenciĝo de la unuaj grandaj urboj en Barato post la falo de la civilizacio de Induso, kaj la kresko de la ŝramanaj movadoj (inkluzive budhismon kaj ĝajnismon). Arĥeologie, tiu periodo respondas parte al la kulturo de nordaj nigraj poluritaj ceramikaĵoj.[4]