Demirkapuo | |||
---|---|---|---|
La pinto (en la centro) kaj ĝiaj okcidentaj deklivoj vidataj de sud-okcidento.
| |||
[[File:Situo de Demirkapuo sur la mapo de Krimeo|frameless]] | |||
monto | |||
Alteco | 1 540 m | ||
Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Geografia situo | 44° 35′ N, 34° 12′ O (mapo)44.58534.207222222222Koordinatoj: 44° 35′ N, 34° 12′ O (mapo) | ||
| |||
Demirkapuo (ruse Демир-Капу, ukraine Демір-Капу, krime-tatare Demir Qapı, Демир Къапы) estas montopinto en Krimeo, kiu altas 1540 metrojn kaj estas la dua laŭ la alteco punkto de la Krimea montaro[1]. Ĝi situas sur la nord-okcidenta parto de la Gurzufa altebenaĵo (kiu estas parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro) proksimume 6 km. for de la loĝloko Sovetsko (se mezuri rekte).
La nomo de la monto venas el la krime-tatara lingvo kaj laŭvorte signifas "Fera pordego": demir – "fero", qapı (dialekte – qapu) – "pordo, pordego"[2]. Tiu nomo supozeble venas de la nomo de tre mallarĝa parto de la altebenaĵo, kiu situas kelkajn kilometrojn oriente de la montopinto.
La montopinto prezentas konusforman altaĵon etenditan en la direkto nordo-sudo. La okcidentaj deklivoj estas malkrutaj, la orientaj estas pli abruptaj, kun ŝtup-formaj rokaj klifoj. La monto kaj ĝiaj deklivoj estas kovritaj de herboj, arboj mankas. La monto estas formita de kalkoŝtono.
La montopinto situas sur la teritorio de la Krimea naturrezervejo, tial ĝia vizitado estas limigita. Du kilometrojn okcidente de Demirkapuo situas alia montopinto – Kemalegereko, kaj proksimume 1,5 kilometrojn sud-oriente troviĝas la Romanova ŝoseo kaj Pavilono de ventoj.